Bonvenon al KOBE

 

Kurso1  Kurso2  Kurso3  Kurso4  Historia Vojo de Hyôgo-tu   Mapo

La urbo Kobe 神戸市
神戸市全景
神戸市 La urbo Kobe  ハーブ園より

Oni diras, ke la urbo Kobe estas horizontale oblonga kun ĉeno de montoj Rokkô(六甲山系) sur sia dorso kaj kun Interna Maro Seto(瀬戸内海) en sia fronto. Sed por diri la veron, al la urbo Kobe apartenas la montoj Rokkô mem, sur kies supro troviĝas larĝa golfejo, paŝtejo, elementa lernejo, kaj famaj temploj kiel ekz. Hutatabisan-Tairyu-zi(再度山太龍寺) kaj mt. Maja-Tenzyô-zi (摩耶山天上寺) ktp.

Kompreneble supre de la montoj oni povas ĝui belan panoramon de la urbo. Precipe ĝia nokta pejzaĝo diverskolore iluminita estas tiel mirinde fantazia, ke ĝi meritas je 10 milionoj da dolaroj.

Cetere trans la montoj, norden kaj okcidenten disvastiĝis la urbo, ĉar urbetoj okcidenta kaj norda jam antaŭe fariĝis la parto de la urbo Kobe. Tie troviĝas stadionoj por atletiko aŭ futbalo, parkoj de agrikulturo aŭ frukt-floroj, kaj ankaŭ tutlande konata varma fonto Arima(有馬温泉) ktp.

Kitano 北野

Nu, se temas pri vizitinda loko en Kobe, povas esti, ke junuloj unue elektas la kvartalon Kitano ĉe montpiedo, kien oni povos atingi per 10-kelkaj minutoj da piediro sur nekruta deklivo ekde la stacio Sannomiya(三ノ宮駅) aŭ Motomati(元町駅). Tie troviĝas multaj alilandanaj domegoj konstruitaj en Meizi-erao(明治時代): kiel ekzemple, Domoj de Skvamoj, de Hel-verdo, de Vent-koko ktp.

Kiel vi scias, en la jaro 1868 Kobe-haveno malfermiĝis al la mondo post 300 jara izolismo, kaj multaj okcidentanoj kaj ĉinoj venis al Kobe, loĝis en kvartalo koncesiita al si, kaj donis al la urbanoj fortan influon en diversaj kampoj. Kaj do ekde Kobe disvastiĝis tutlanden ĵazo, kino, golfludo, futbalo, montgrimpado, okcidenta aŭ ĉina kostumo, frandaĵo, precipe kuko, kafo, viando ktp.

Ĉirkaŭe de la stacio Sannomiya aŭ Motomati, en multe da ekzotikaj restoracioj aŭ kafejoj oni povos frandi ne nur japaneskan sed ankaŭ diversnaciajn bongustaĵojn, nome francan, italan, germanan, rusan, anglan, usonan, ĉinan, korean, hindan, meksikan, vietnaman, brazilan, svisan, hispanan, indonezian, peruan, ĉilian, sri-lankan, jamajkan, morokan, ktp. Precipe iama koncesiita kvartalo nomata Kyoryûti(居留地) aŭ ĉina kvartalo Nankin-mati(南京町) allogas turistojn per sia ekzotika etoso kun fasonaj butikoj kaj delikataj manĝejoj.

La Urbodomo 市役所

Unu el belaj panoram-rigardejoj estas la Urbodomo, kiu alte staras fronte al Flower Road (Flora Vojo), 200 metrojn sude de la stacio Sannomiya. En la 24a etaĝo estas du ĉambroj por ĝui belan panoramon.

De la norda, oni spektas la urbon kun dorsa montaro, kaj de la suda la havenon kun artefaritaj insuloj. Iuj ajn turistoj povas supreniri per rapida lifto sur la 24an etaĝon eĉ en feritago.

Ankoraŭ unu estas Harbor Land (ハ-バーランドHavena Lando), kiu estas relative nove ekspluatita kvartalo sude de la stacio Kobe(神戸駅), kaj lastatempe populariĝis por junaj paroj kiel rendevua loko. Ne de alta, sed de la sam-nivela pozicio, oni povas admiri la vastan pejzaĝon de la urbo kun dorsaj montoj kaj kun fronta haveno.

Kobe-haveno  神戸港

Kobe-haveno estas unu el tri grandaj havenoj en Japanio, kvankam iom malprosperiĝis post la tertremego. Ĝi estas vidinda kaj vizitinda.

ポートライナー Haven-Linio

De JR-stacio Sannomiya(三ノ宮駅) veturas Port-Liner (ポートライナーHaven-Linio) al Port Island (ポートアイランドHaven-Insulo), kiu konstruiĝis polderigite en 1981 post 15 jaroj da laborado. Tramo aŭtomata, senŝofora vin gvidos en la insulon, kie troviĝas ne nur varfoj kaj instalaĵoj por kargado sed ankaǔ kolektivaj loĝ-domoj, universitatoj, lernejoj, hoteloj, hospitaloj kaj parkoj por ripozo. Oni celas ke, Kobe estu pintnivela medicina industria urbo. Poste pli sude de la insulo elkonstruiĝis la alia insulo por aerhaveno.

ポートタワー Haven-Turo

Ĉirkaŭ 1 km sude de la stacio Motomati staras ruĝkolora Port Tower (ポートタワーHaven-Turo), kun la formo de japana man-tamburo, apud kiu estas varfo por la ŝipo. Se vi havas tempon ni konsilas al vi spekti la havenon veturante per krozŝipo. La urbo vidata de ŝipo estas ankaŭ fascina.

Kompreneble, de sur la plej alta etaĝo de la turo, 108 metrojn alta, oni havas belan panoramon ĉiuflanke.

Ni, Kobe-anoj fieras pri Kobe-haveno precipe pro tio, ke oni ne permesis iun ajn usonan militŝipon eniri en la havenon ekde 1974, ĉar tiama urba asembleo rezoluciis, ke sen montri atestaĵon pri sia sen-nukleeco neniu ŝipo estu permesata eniri kaj usona militŝipo ne montris ĝin kaj ne eniris la havenon. Tio estas fama kiel Kobe-modelo.

Akasi-markola Pontego 明石海峡大橋
明石海峡大橋

En la plej okcidenta parto de la urbo estas Akasi-markola Pontego. Super la stacio Maiko(舞子駅) kaj trans ĝia fronta maro al la insulo Awazi(淡路島), pendas tiu giganta pend-ponto. Distanco inter la du ĉefturoj, kiuj pendigas la ponton, estas 1991 metroj, kaj estis la plej longa en la mondo, kiam ĝi konstruiĝis. Ankaŭ tiuj ĉefturoj estas ĉirkaŭ 300 metrojn altaj de sur mar-nivelo. De tempo al tempo nubo kaŝas ĝian supran parton. Vi mem nepre staru sub la ponto.

Bona rigardejo por vidi la tutan aspekton de la ponto 4000 metrojn longa estas Marine-Pier Kobe (マリンピア神戸Mara Kajo Kobe), proksime de la stacio Tarumi. Tie estas ankau jaĥto-haveno, restoracioj, rekt-vendejoj de vest- aŭ ŝu-fabriko kaj naĝejo.

Iam Ĉefurbo de Japanio かつての日本の都

Ĉu vi scias, ke Kobe fariĝis japana ĉef-urbo iam antaŭe?

須磨寺 La templo Suma-dera

Jes, en Heian-epoko (794~1185)(平安時代), Taira-no-Kiyomori(平清盛) venis al Kobe por komerci kun siatempa Ĉinio, kaj translokis ĉefurbon de Kyôto al Hyôgo, kvankam nur por 6 monatoj. iel nomata Hukuhara-kyô(福原京). Nun staras monumento ĉe ruino de la vilao kie li loĝis, nomita “yuki no gosyo (雪の御所neĝa palaco)”. Ankaŭ ĉirkaŭ la haveno Hyôgo, kiun li tiam renovigis, troviĝas multaj historiaj temploj, tomboj, monumentoj kaj la kanalo Hyôgo.  

敦盛と熊谷直実

Ŝatantoj de Heike-Monogatari(平家物語Rakonto de la familio Taira) estas rekomendataj viziti la templon Suma-dera(須磨寺), kie estas la tombo de Atumori(敦盛), kiu perdis sian 16-jaran vivon luktinte kun Kumagai Naozane(熊谷直実) en marbordo de Suma. Lia ŝatata fluto nomita “verda folio”(青葉の笛) estas konservita en la templo. Proksima marbordo en Iti-no-tani(一の谷) estas malnova batalejo inter Genzi kaj Heike(源氏と平家la familioj Minamoto kaj Taira).

Kobe travivis katastrofojn.

Unu okazis per usona aeratako dum la dua mondmilito antaŭ pli ol 60 jaroj. La lastaj du el 83 fojaj atakoj infere flamigis preskaŭ tutan urbon per siaj sennombraj fajrbomboj. La alia okazis per la ter-tremego en la jaro 1995. Ankoraŭfoje la urbo detruiĝis.

Sed iel tiel ni, Kobe-anoj re-stariĝis. Ankoraŭ restas cikatroj ĉe ni. Sed ni ne restos venkitaj. Bonvolu veni al Kobe, kaj rigardi kiagrade nia urbo rekonstruiĝis.
———————————————————————————————-
Kurso1:Sannomiya kaj Motomati(三宮と元町)
Kurso2:Naturo de Kobe(神戸の自然) 
Kurso3:Okcidenta parto de Kobe(神戸西部)   
Kurso4:Orienta parto de Kobe(神戸東部)  
Historia Vojo de Hyôgo-tu(兵庫津、歴史の道)
Mapo
————————————————————————————————
写真:©一般財団法人神戸観光局並びに会員撮影分を使用
Fotoj: ©KOBE TOURISM BUREAU 
aliaj fotoj estis fotitaj de ni mem

Bonvenon al Kobe 増補改訂版
“Bonvenon al Kobe”, unua eldono: 2007.
“Historia Vojo de Hyôgo-tu”, : 2010.
Kompilita kaj reviziita en julio 2021 de Kobe-Esperanto-Societo

2021年7月31日発行  印刷冊子版:定価 300円
制作・発行:神戸エスペラント会
冊子版をご希望の方は、神戸エスペラント会までご連絡ください。

広告